Merkred-Festo en Irano

Reza SAJADIAN


Unu el la plej famaj Iranaj festoj inter pluraj popularaj nomiĝas Merkred-Festo, kiu ludas vivigan rolon inter la homo kaj naturo. Irananoj je vespero antaŭ la lasta merkredo de ĉiu jaro (ĉe irana kalendaro) celebras diversajn tradiciojn interesajn. Tiun vesperon oni nomas Merkred-Festo.

Kial Merkredo, Kial Festo!?

Laŭ antikva historio de Irano, la festo devenas de murdiĝ-tago de la persa heroo Siavash, kiu simbolas kiel plej honesta kaj senkulpa karaktero.

Alirakonte, laŭ irana mito, li tiutage verdikte devis trapasi longan kaj amasan fajregon por pruvi sian senkulpecon kontraŭ mensoga fiakuzo de irana reĝino ruza. Li fine trapasis fajron plen-sane, sen eĉ brul-vundeto, kaj de tiam irananoj omaĝas tiun tagon admire al Siavash.

Tial, pro murdiĝ-tago de Siavash, laŭ Zaratuŝtra skolo, funebro kaj elegio por mortintoj ne indas.

Do, de antikva epoko la Zaratuŝtraj persoj je vespero antaŭ la lasta merkredo, por revivigi memorojn de Siavash, supre-saltadis fajretojn.

Fajroludado omaĝe al varmeco!

Folklore, la varma suno ĉivespere renaskiĝas antaŭ ter-aĵoj kaj teranoj post batalado kontraŭ malvarma vintro. Pro tio ne indas dormi sed festi mardan vesperon ĝis merkreda nokto.

Pirotekniko je Merkred-Festo simbole helpas al la venko de tiu revarmigonta suno. Per saltado supre de fajro, malproksimiĝas vintra malvarmego tute kaj saltantoj akceptas varmecon kaj refreŝecon.

Onidire, ĉi tiu festo ne nur nome rilatas al tiu merkred-tago sed ankaŭ metafore al sezon-nombroj. (Merkredo en persa lingvo signifas kvaran tagon de la semajno; do fakte nombro 4 povas koncerni ankaŭ la 4 sezonojn.)

Kiam la irana novjaro komenciĝas (kelkajn tagojn post Merkred-Festo), samtempe oniaj malfeliĉaĵoj plene jam ekforĵetiĝis. Fakte ĉi tiu cermonio por renkonti la novan jaron (sun-sisteman) pli vigligas homojn.

Tradicioj nur kelkaj!

Laŭdire, fondiĝis ĉi tiu vespero kaj nokto por festadi. Provizadi piroteknikon tiu tempe estas unu el plej ĉefaj kaj plaĉaj aranĝoj ĉe popoloj. Gejunuloj, gemaljunuloj kun ge-aliaĝuloj preparas arbedojn kiel brulig-materialojn. Post bruligado ,oni supre-saltante krias: "Mia flaveco por vi, via ruĝeco por mi". Ĉi tiu frazo esprimas al fajro: "Eltiru mian malsanecon kaj enmetu vian fortecon en min".

Fajraĵoj kaj supresaltado aŭ almenaŭ rigardado al ĝi, manĝado de dolĉaĵoj kun miksaĵo de rostitaj nuskoj, verŝado de ruto en fajringon, aŭgurado, sendo de donacoj al parencoj, estas plej ordinaraj programeroj dum Merkred-Festo. Aŭgurado estas diversforma, ekzemple per versar-libroj kaj sanktaj verkoj aŭ per kolorigitaj ovoj, sur kies ŝeloj videblas abstraktaj figuroj.



Familianoj sidante ĉe tradicia pleto de nuksaĵoj aŭguras per kolorigitaj ovoj.
Foto Mojtaba Kheirkhah. Enkomputiligo: Siavash Talai

Oni rimarkante tiujn strangajn figurojn eksplikas privatajn sortaĵojn survoje de pasintaj, venontaj kaj estantaj periodoj. Interalie, ĉisezone sekaj fruktoj estas manĝataj en tuta Irano. Ili estas kiel la bela pletego de terdonacoj emfazantaj memorige la ligon inter homoj kaj naturo.

Merkred-Festo ĉijare okazos tra Irano kaj eĉ eksterlande (inter iranaj loĝantoj) je vespero de la mardo 2000/03/14=1378/12/24 (suna erao).


Raporto: Reza SAJADIAN sajadian@dpir.com

Redaktoro: Mojtaba KHEIR-KHAH esperanto@dpir.com

HTML kaj Redaktado: Klivo indriko@yahoo.com